La plej grava dilemo de 2021

Kion fari?

De la komenco de la monda pandemio, en la jaro 2020, ankaŭ komencis batalo kontraŭ ĝi. Multaj landoj kaj farmaciaj kompanioj kunigis fortojn por trovi solvojn kaj krei la plej efikan vakcinon kontraŭ KOVIM-19. Tamen ne ĉio estis perdita ĉar en kelkaj monatoj ekaperis esperojn en la horizonto per la kreado de vakcinoj kontraŭ la malsano.

Sigue leyendo «La plej grava dilemo de 2021»

Aŭtomataj subtekstoj ĉe Jutubo, Zoom kaj prononcekzercoj ĉe Duolingo baldaŭ en Esperanto

Ekde kelkaj jaroj, la ĉefaj dialektoj de la grandaj lingvoj, kiel la angla kaj hispana, havas funkcieblajn voĉrekonilojn. Pere de maŝinlingva lernado, kun granda kolekto de kelksekundaj voĉregistraĵoj kaj ties tekstoj, eblas evoluigi softvaron kiu plenumos la taskojn en la titolo de tiu-ĉi artikolo.

Sigue leyendo «Aŭtomataj subtekstoj ĉe Jutubo, Zoom kaj prononcekzercoj ĉe Duolingo baldaŭ en Esperanto»

Interkultura Novelo-Konkurso

Hodiaŭ estas speciala tago. Hodiaŭ estas la Monda Tago de la Libro! Tiu ĉi tago memorigas nin graveco de legado kaj graveco de literaturo en nia mondo. Per literaturo diversaj aŭtoroj montras al ni plurajn vidpunktojn kaj plurajn manierojn por kompreni realojn. En Venezuelo proverbon ni havas: «Ĉiu kapo/menso estas malsama mondo»; kaj per ĝi ni volas diri ke ĉiu persono havas sian propran vidpunkton kaj komprenon pri la vivo. Tial kiam aŭtoroj verkas, ili montras la vivon kaj la mondon de sia propra perspektivo.

Sigue leyendo «Interkultura Novelo-Konkurso»

Sama viruso kun alia vizaĝo

Je la komencaj monatoj de la jaro 2020, kiam Monda Organizaĵo pri Sano dekretis mondan krizon pro nova viruso konata kiel SARS-Cov2, tiu nova koronviruso jam mortigis plurajn homojn tramonde. Ĝis la fino de la jaro 2019 preskaŭ neniu homo sciis pri ekzistado de stranga kaj danĝera pneŭmonio en la ĉina provinco de Wuhan; fakte, preskaŭ neniu persono sciis ke tiu urbo ekzistis. Sed post la komenco de la jaro 2020 ĉio ŝanĝiĝis kiam la homaro eksciis pri nova pneŭmonio kaj ĝiaj efektoj; tiam, la kuracisto kaj mikrobiologisto Yuen Kwok-Yung malkovris ke ĉi tiun malsanon povis infektigi homojn, tial li tuj komunikis la aferon al sanajn aŭtoritatojn el Ĉinio.

Bedaŭrinde, kaj havinte la sciencajn pruvojn pri la danĝera pneŭmonio, la ĉina registaro de Wuhan-o agnoskis danĝerecon unu semajno post ricevi la informon. Tiel, ili nek antaŭgardis ilian popolon nek la mondon pri la grandaj konsekvencoj de la nova malsano «KOVIM-19».

Sed, kio estas SARS-Cov2? Laŭ tiu ĉi artikolo SARS-Cov2 estas normala korona viruso kiu ĉefe infektas bestojn; tamen, lastatempaj studoj montras ke SARS-COV2 ankaŭ povas infekti homojn, kaŭzante malsanojn de la malvarmumo ĝis pli gravaj malsanoj, kiel bronkito, bronkiolito, pulminflamo, mezorienta spira sindromo (MERS), kaj severa akra spira sindromo (SARS), inter aliaj. Tamen, plej multaj homoj infektiĝas kun ĉi tiuj virusoj en ajna momento de sia vivo, nur kun malgrandaj aŭ neniaj komplikaĵoj.

Post ekscii pri danĝereco kaj morteco de la nova malsano, en aprilo de 2020 estis 115 kandidatoj fariĝi vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. Iompostiome multe el ili elmontris iliajn kapablojn kontraŭ la viruso, sed nur sep vakcinoj estis aprobitaj por esti monde uzataj. Ankoraŭ estas diversaj laboratorioj el diversaj landoj kiujn forte laboras por krei diversajn vakcinojn, kaj tiel kontribui en la monda batalo kontraŭ tiu ĉi pandemio. La novaĵo pri alveno de tiuj vakcinoj multe feliĉigis la mondon, ni sentiĝis proksime finigi ĉi tiun batalon; tamen, ni baldaŭ troviĝis kun malĝoja realo: viruso mutacias.

Samkiel homoj, virusoj ŝanĝas. Do, mutacio ne estas neatendita evento, DNA kaj RNA estas dinamikaj kaj labilaj molekuloj, kiuj ofte estas kopiitaj por plenumi siajn funkciojn. Ili suferas ŝanĝojn, ili mutacias, kiel parto de sia organika ekzisto. Nia DNA ankaŭ mutacias la haŭtmakuloj sur nia haŭto. Do, virusoj ŝanĝas sian strukturon por postvivi kaj adaptiĝi al la medio en kiu ili troviĝas. Interese, ĉu ne? Sed en ĉi tiuj malfacilaj momentoj mutacio de SARS-COV2 ne estas bona novaĵo.

Pluraj landoj suferas terurajn konsekvencojn pro pandemio. Tamen, estas kelkaj landoj pli malbonaj ol aliaj rilate al resaniĝo kaj infektiĝo de sia popolo. Je la komenco de pandemio, Ĉinio kaj Italio estis landoj kun la plej granda nombro da infektitaj kaj mortitaj personoj. Sed iompostiome Brazilo kaj Usono nuntempe havas tiujn rolojn, ambaŭ landoj havas pli da infektitaj kaj mortitaj personoj en la tuta mondo. Bedaŭra novaĵo! En la monato de Decembro 2020, en la pluvarbaro Amazono ekaperis strangaj variacioj de la viruso SARS-COV2. Post diversaj studoj, sciencistoj malkovris ke SARS-COV2 denove mutaciis ĝis fariĝi nova varianto de KOVIM-19. De tiam la brazila kaj la venezuela registaro estas antaŭgardaj pri ĉi tiu nova speco (P1 kaj P2) de la viruso. Kaj ne nur tiuj du landoj, ĉar Britio kaj Japanio ankaŭ trovis infektitaj personoj per la nova varianto. Freneza situacio!

Ni kiel homaro nur esperas ke aliaj efikaj vakcinoj povos solvi la problemojn rilate al pandemio, kaj ĉiuj personoj tramonde povos resaniĝi 🙏

Dankon al ĉiuj kiuj realigas ĉi tiujn projektojn: Projekto Miriado, Amy  Molthan, Tom Wolf, Sinjoro Griego, Battlebob, Alberto Sacristán, Marco Trevisan, Martha Celis, Jeremiah Stoddard, Kaja, Andrew,
Fonduso Instigo (www.instigo.be)
Interkultura Novelo-Konkurso

Se vi deziras kontribui al kreskado kaj plibonigado de tiu ĉi blogo, fariĝu mia subtenanto per PatreonPayPal

Ĝis!

2020: Parlamenta Balotado en Venezuelo

Ĉiu lando faras siajn proprajn agojn en la balota kampo por permesi al siaj civitanoj elekti la gvidantojn de sia prefero, sendepende de sia politika tendenco (dekstruloj, maldekstruloj, konservativuloj aŭ liberaluloj), kaj tiel elekti la malsamajn deputitojn, kiuj estos en la Parlamento.

Sigue leyendo «2020: Parlamenta Balotado en Venezuelo»

Venezuelaj Realoj

En la historio de la homaro ĉiam estis multaj manieroj por regi socion; multaj registaroj uzas strategiojn diversmaniere por daŭrigi sian povon aŭ por atingi siajn celojn. Unu el tiuj manieroj estas propagando pere de multaj mesaĝoj kaj manipulitaj informadoj kiuj estas montritaj al la popolo ĉiutage. Per tiu propaganda sistemo la registaro volas ke la popolo kredu kaj fidu ilin, eĉ ke personoj agadu laŭ iliaj konkretaj planoj.

Venezuela flago
Sigue leyendo «Venezuelaj Realoj»

Kvatro, la Venezuela Gitaro

Kiam hispanoj alvenis al nia lando, en la jaro 1498, komenciĝis interesa sinkretismo inter la indiĝena kaj la hispana kulturo ĝis atingi la aktualan kulturon kiun ni havas nun. Ekde manĝaĵoj ĝis nia vestmaniero ni montras spurojn de la originala hispankulturo. Nia muziko ankaŭ havas tiujn hispanajn spurojn, ĉar eĉ la Kvatro (venezuela tradicia muzikinstrumento) estas rezulto de la hispana gitaro.

Sigue leyendo «Kvatro, la Venezuela Gitaro»
Diseña un sitio como este con WordPress.com
Comenzar